Brahe
Brahe estas la nomo de du parencaj nobelaj familioj, unu dana kaj unu sveda.
| Brahe | ||
|---|---|---|
| Dinastio | ||
| Blazono | ||
| Swedish count clan | ||
| Lando | Danio • Svedio vd | |
| Dinastiaj rilatoj | ||
| Branĉo de | introduced nobility of Sweden vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Prapatro estis Torkil Pedersson Brahe (1372 - 1447), regna konsilisto sub reĝino Margareta la 1-a. De lia filo devenas la dana familio Brahe, kaj de lia filino Johanna Torkilsdatter la sveda.
Dana familio Brahe
redakti
Fama familiano estis:
- la astronomo Tycho Brahe (1546–1601)
Pri li memorigas la asteroido 1677 Tycho Brahe.
La vira linio de la familio formortis en 1786 kun Preben Brahe.
Sveda familio Brahe
redakti

Famaj familianoj estis:
- Per Brahe (la aĝa) (1520–1590), unu el la unuaj svediaj grafoj
- Per Brahe (la juna) (1602–1680), nepo de la antaŭa, guberniestro de Finnlando
Pri li memorigas la urbo Raahe/Brahestad, kaj la asteroido 1680 Per Brahe.
La vira linio de la familio formortis en 1930 kun Per Magnus Brahe.

