Bolgara lingvo

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Bolgara lingvo (malnovbolgara, prabolgara ktp.) estas komuna nomo por kelkaj lingvoj uzataj fare de bolgaroj, popolo kiu loĝis en Balkana duoninsulo, Volgio kaj Norda Kaŭkazio. Ĉiuj bolgaraj lingvoj estis tjurkaj kaj apartenis al ogura branĉo de la lingvaro. La sola vivanta lingvo kiu apartenas al tiu sama branĉo estas la ĉuvaŝa. Ankaŭ kelkaj fakuloj kredas, ke formortinta ĥazara lingvo apartenis al la sama branĉo, sed tio estas dubebla.

Bolgara lingvo
formortinta lingvo historia lingvo
Oghuric
Skribo Bolgara runoskribo, greka alfabeto, araba alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xbo
  Glottolog bolg1250
Angla nomo Bulgar
Franca nomo protobulgare
vdr

Jenaj lingvoj kaj dialektoj formas bolgaran grupon:

Fru-bolgara lingvo ekzistis en 5-a jarcento apud la Azova maro, sed neniuj tekstoj estas trovitaj.

Danubo-bolgara lingvo ekzistis de la 7-a ĝis la 10-a jarcento en Balkano. Ĝi estis lingvo de reganta elito en Granda Bolgario kaj malaperis pro asimilo fare de balkanaj slavoj. El ĝi travivis kelkaj pruntovortoj en diversaj balkanaj lingvoj kaj en la hungara. Ankaŭ ekzemploj de tiu lingvo estas trovitaj en:

  • Preslava enskribo de 9-a jarcento, farita per grekaj leteroj kun speciala ortografio
  • Nomaro de Bolgaraj Dukoj, slava citaĵo de perdita kronologia verko skribita per cirilaj literoj
  • Enskribo sur unu el teleroj de trezoro de Nagyszentmiklós, skribita per sama ortografio kiel Preslava enskribo

Probable por la danubo-bolgara lingvo ankaŭ uzatis bolgara runoskribo, sed tiuj skribaĵoj ankoraŭ ne estas deĉifritaj. La lingvo de la avaroj probable estis tre proksima al la danubo-bolgara.

Volgo-bolgara lingvo ekzistis ekde 8-a jarcento en Volgio. Kelkaj enskriboj en ĝi estas trovitaj en iama Volga Bolgario. Ili estas skribitaj en 13-a aŭ 14-a jarcento per araba skribsistemo.

La "bolgara lingvo" menciita fare de Maĥmud Kaŝgari en 11-a jarcento probable ne rilatas al la Volgo-Bulgara kaj havas nur iom da pruntovortoj de ĝi.

Bibliografio

redakti
  • Benzing J. Das Hunnische, Donaubolgarische und Wolgabolgarische (Sprachreste) // PhTF. T 1, 1959
  • Хакимзянов Ф. С. Язык эпитафий волжских булгар. М., 1978
  • Мудрак О. А. Заметки о языке и культуре дунайских булгар // Orientalia et Classica VI, Аспекты компаративистики 1. М., 2005. pdf
  • Inscriptions and Alphabet of the Proto-Bulgarians, by Peter Dobrev