Blackfriars

fakta kolegio de la universitato de Oksfordo

BlackfriarsBlackfriar College - prononco laŭ sistemo IFA [blˈakfɹa͡ɪ͡əz] resp. [blˈakfɹa͡ɪ͡ə kˈɒlɪd͡ʒ] resp. Blackfriar Hall - estas unu el la faktaj kolegioj, oficiale nomata "permanenta privata halo", «daŭra privata edukejo», de la universitato de Oksfordo en Britio, situanta en la norda centro de Oksfordo. Ĝi fondiĝis en la nuna formo en 1994. La nomo "Blackfriars" signifas "nigraj monaĥoj" kaj aludas al la nigraj monaĥaj roboj de la katolika monaĥa ordeno de la dominikanoj, kiuj fondis la kolegion. La nomo cetere kontrastas kun la "Greyfriars" - laŭ sistemo IFA [ɡɹˈe͡ɪfɹa͡ɪ͡əz] resp. [ɡɹˈe͡ɪfɹa͡ɪ͡ə kˈɒlɪd͡ʒ] - "grizaj monaĥoj", kio aludas al la grizaj monaĥaj roboj de la katolika monaĥa ordeno de la franciskanoj, kiuj fondis alian kolegion aŭ edukejon de la universitato de Oksfordo.

Blackfriars · Blackfriar Hall/College
Permanenta Privata Halo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 15-a de aŭgusto 1221
Situo
lando  Britio
urbo Oksfordo
Adreso 64 St. Giles
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti


 
la nigramonaĥa kapelo
 
enireja pordego de la edukejo