Betar
Betar aŭ Beitar (hebree תנועת בית״ר, Tnuat Bejtar, mallongigo de בְּרִית יוֹסֵף טרוּמְפֶּלְדוֹר) estas cionisma junulara organizaĵo fondita en 1923 en Rigo de la reviziisma cionisto Ze'ev Jabotinskij kaj konsiderata antaŭulo de la israelaj partioj Herut kaj Likud. [1] Betar ankaŭ estis la nomo de la lasta fortikaĵo tenata de ribelantoj dum la Ribelo de Bar Kochba.[2]
| Betar | ||
|---|---|---|
| ||
| socia movado politika movado junulara movado juda organizaĵo | ||
| Komenco | 1923 vd | |
| Ideologio | ||
| Fondinto(j) | Vladimir Ĵabotinskij vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiDum la Dua Mondmilito, ĝi estis fonto de rekrutado por kaj judaj regimentoj batalantaj kune kun la britoj kaj judaj grupoj batalantaj kontraŭ ili en Mandato de Palestino. Betar estis tradicie ligita al la pioniraj judaj politikaj partioj, la originala Herut kaj pli posta Likud, kaj konservis proksiman alligitecon kun la batalema reviziisma cionisma grupo Irgun. Kelkaj el la plej eminentaj politikistoj de Israelo estis membroj de Betar (Betarim en sia junaĝo, precipe ĉefministroj Ŝamir kaj Begin.[3]
La grupo alfrontis polemikon pro sia subteno de cionisma terorismo kaj Kahanismo, movado kiu postulas la apartigon de nejudoj.[4] La organizo, kiun la israela gazeto Haaretz diras esti ligita al la partio Likud de Benjamin Netanjahu, estis nigralistigita de la Kontraŭ-Kalumnia Ligo pro sia amplekso de " islamofobio kaj ĉikanado de Islamanoj".[5][6][7]
Referencoj
redakti- ↑ (2018) “Review: Jabotinsky's Children: Polish Jews and the Rise of Right-Wing Zionism”, The Polish Review 63 (3), p. 88–91. doi:10.5406/polishreview.63.3.0088.
- ↑ Smith, Charles D.. (2004) Palestine and the Arab-Israeli Conflict, 2‑a eldono, Boston, MA: Bedford/St. Martin's. ISBN 0-312-40408-5. “[Jabotinsky] formed youth groups (Betar) whose practices, patterned after the tactics and symbols of fascism, included wearing brown shirts and using special salutes.”.
- ↑ Smith, Charles D.. (2004) Palestine and the Arab-Israeli Conflict, 2‑a eldono, Boston, MA: Bedford/St. Martin's. ISBN 0-312-40408-5. “Begin... adhered to his Revisionist ideology throughout his life... He idolized Jabotinsky and served as an officer in the Betar militia in Poland during the 1930s.”.
- ↑ Involvement in Betar and Work with Meir Kahane | Yiddish Book Center (angle). Alirita 2025-02-24 .
- ↑ . 'Embraces Islamophobia, Harasses Muslims': ADL Lists Far-right Betar USA as Hate Group.
- ↑ Betar: Who is the far-right Jewish-American group calling for 'blood in Gaza?'. Alirita 27 February 2025 .
- ↑ ADL adds right-wing Zionist group Betar to extremism database | The Jerusalem Post (angle) (2025-02-25). Alirita 2025-06-29 .
Vidu ankaŭ
redakti- Beitar Jerusalemo F.K. (Q223727)
Eksteraj ligiloj
redakti- Betar Usono
- Ze'ev Jabotinskij Oficiala retejo Arkivigite je 2021-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Betar Britio (retejo ne estas ĝisdatigita)


