Bernard Tissier de Mallerais
Bernard TISSIER DE MALLERAIS (naskiĝinta la 14-an de septembro 1945 en Sallanches, mortinta la 8-an de oktobro 2024 en Siono) estis romkatolika episkopo de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a.
| Bernard Tissier de Mallerais | ||
|---|---|---|
| direktoro | ||
| Persona informo | ||
| Bernard Tissier de Mallerais | ||
| Naskiĝo | 14-an de septembro 1945 en Sallanches | |
| Morto | 8-an de oktobro 2024 (79-jaraĝa) en Sion | |
| Mortis pro | fall on stairs vd | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Lingvoj | franca vd | |
| Ŝtataneco | Francio vd | |
| Alma mater | Internacia Seminario Sankta Pio la 10-a vd | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | Jacques Tissier de Mallerais vd | |
| Gefratoj | Hubert Tissier de Mallerais vd | |
| Profesio | ||
| Okupo | teologo • katolika sacerdoto • episkopo vd | |
| Laborkampo | katolikismo • katolika teologio vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Post universitata magistriĝo pri biologio[1] li eniris en 1969 porpastran seminarion je Friburgo. Sacerdota ordinado de li estis en la 29-a de junio 1975 je Ecône (Riddes). Ĉi tie li poste docentis kaj estris, seminarie. Sekvis ĝenerala sekretarieco por la Fratio (1974–1979 kaj denove 1984–1996). En la 30-a de junio 1988 arkiepiskopo Marcel Lefebvre konsekris lin (kaj tri aliajn klerikojn) episkopo. Tissier de Mallerais mem konsekris en julio 1991 episkopo la brazilanon Licínio Rangel.[2] Li meritis ekde 1996 dokumentade esplorante la vivon de la forpasinta Lefebvre: pri tio li publikigis biografion en la 2002-a jaro.[3] Alia fokuso de liaj esploradoj estis la difino de religia libereco post la Dua Vatikana koncilio.
Laŭ Tissier de Mallerais (en 2008) eĉ papo Benedikto la 15-a havas herezajn starpunktojn kaj repaciĝo kun la Sankta Seĝo sekve ne eblus.[4][5] Lia papa moŝto Benedikto siaflanke nuligis la ekskomunikon de la Fratiaj episkopoj en januaro 2009.[6]
En februaro 2009 en intervjuo fare de la itala ĵurnalo La Stampa, Tissier de Mallerais deklaris pretecon helpi regvidi la Eklezion kaj ĝiajn gvidantojn al la tradicia kredaro.[7]
Morton lian kaŭzis sekvon de terenfalo ene de la seminario de Ecône.[8] Tombo lia troviĝas en kripto je Ecône.
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Alexander Folz: "Bischof Tissier de Mallerais von Piusbruderschaft nach Sturz mit 79 Jahren gestorben" - ĉe: catholicnewsagency.com, 9.10.2024
- ↑ Alexander Pytlik: "Der Papst hat sich von keinerlei Provokation abhalten lassen" - ĉe: kath.net, 26.1.2009
- ↑ Tissier de Mallerais: Marcel Lefebvre: une vie, Éditions Clovis, Étampes 2002, ISBN 2-912642-82-5
- ↑ "Papst ist Häretiker und Modernist" - ĉe: kath.net, 11.12.2008
- ↑ Tissier de Mallerais: L'Étrange théologie de Benoît XVI, Éditions du Sel, Avrillé 2012, ISBN 978-2-36143-024-5
- ↑ Gudrun Sailer: "Vatikan: Exkommunikation aufgehoben" - ĉe: Vatikana Radio, 24.1.2009
- ↑ Alain Elkann: "Domenica con Bernard Tissier de Mallerais, vescovo lefebvriano" - ĉe: La Stampa, 1.2.2009
- ↑ "Death of Bishop Bernard Tissier de Mallerais" - ĉe: sspx.org, 8.10.2024

