Baton Rouge (Luiziano)

Baton Rouge estas la ĉefurbo de Luiziano, ŝtato de Usono. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de Paroĥo Okcidenta Baton Rouge.
| Baton Rouge | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbo de Usono urbego kantona sidejo ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono unuiĝinta civito-kantono | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Sharon Weston Broome | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 227 470 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 997 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 30° 27′ N, 91° 11′ U (mapo)30.4475-91.178611111111Koordinatoj: 30° 27′ N, 91° 11′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 17 m [+] | ||||
| Areo | 228,230603 km² (2 282 3.0 603 ha) [+] | ||||
| Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Baton Rouge (Luiziano) vivis 227 470 loĝantoj sur areo de 228,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 997 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Alexandria. Laŭ la popolnombrado de 2000 ĝi havis 227.818 loĝantojn.
La nomo Baton Rouge signifas "bastono ruĝa" francalingve. La nomo devenas de cipresa stango tinkturita ruĝe, kiu markis la limon de la ĉasteritorio de indianoj, kiam la Francoj unue koloniigis tie en 1699. Baton Rouge restis urbeto dum la franca kaj hispana koloniigo. Post kiam Usono aĉetis Luizianon, ĝi kreskis pli rapide, kaj estis urbigita en 1817, kiam ĝi estas la dua plej granda urbo en Luiziano.
La ĉefurbeco de la ŝtato Luiziano estis movita de Nov-Orleano al Baton Rouge en 1849. Ĝi estis removita al Nov-Orleano dum la Usona Enlanda Milito, kaj tiam revenis al Baton Rouge en 1882.
-
la malnova Luiziana Kapitolo
Gefiloj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.brgov.com Arkivigite je 2010-10-26 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala retejo
- http://www.batonrouge.com Arkivigite je 2017-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Urba gvidilo





