Batisto estas fajna teksaĵo kiu povas esti farita el tolo, lano, kotono, silko aŭ eĉ artsilko. La teksaĵo pli malpli estas diafana kaj estas uzata por naztukoj, bluzoj, kufetoj kaj samspecaĵoj.

Poŝtuko el batisto

La nomo venas de la tolteksisto Baptiste de Cambrai, kiu en la 13-a jarcento laboris en Kambrezo, Francio.