Bariero [1] estas movebla barilo por bari aliron al vojo. Ĝi estas kutime farita el sur fosto moveble fiksita horizonta stango. Povas ekzisti aliaj aldonaĵoj por malhelpi pason super aŭ malsuper la horizontan stangon. La barilbrako povas esti longa stango, aŭ pliebla, kiam mankas spaco. Por estis facile videbla, barilbrako estas ofte kolorigita.

Moderna bariero

Celo de bariero estas kutime malhelpi aŭ kontroli transpason. Bariero ekzistas ĉe landlimoj, fervojtransirejoj kaj ĉe enirejoj, ekzemple al privataj terenoj.

Laŭ Francisko Azorín bariero estas Movebla barilo por fermi pasejon.[2] Kaj li indikas etimologion el kelta bar (baro, branĉo).[3]

  1. PIV: "barier3o 1 Movebla barilo, instalita transverse de vojo: ⁓o de vilaĝa korto, de traknivela pasejo; ⁓gardisto. 2 Simila aparato, ĉe la pordego de urboj, aŭ ĉe la limo de lando, faciliganta la postuladon k pagadon de akcizo aŭ doganimpostoj. 3 Ligna balustrado aŭ duonvando, kiu en tribunalo apartigas la juĝistojn (en kelkaj landoj ankaŭ la advokatojn aŭ la juĝotojn) disde la publiko.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 33.
  3. Azorín, samloke.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti