Barata Instituto de Teknologio de Mumbajo

politeknika altlernejo en Mumbajo, Maharaŝtro, Barato

La Barata Instituto de Teknologio Mumbajo (hindie भारतीय प्रौद्योगिकी संस्थान, Praudyogitī Sansthān, Mumbaī), ankaŭ nomita IIT MumbajoIITB (मुईुं), estas publika teknologia universitato en Powai, norda distrikto de Mumbajo.

Barata Instituto de Teknologio de Mumbajo
teĥnologia universitato
Institute of National Importance (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
moto sanskrite Jñānam paramam dhyeyam
Scio estas la supera celo
Informoj
fondodato 1958
Situo
Geografia situo 19° 8′ 1″ N, 72° 55′ 1″ O (mapo)19.13361111111172.916944444444Koordinatoj: 19° 8′ 1″ N, 72° 55′ 1″ O (mapo)
lando Barato
Nombroj
nombro de studentoj 4 800 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Barata Instituto de Teknologio de Mumbajo (Mumbajo)
Barata Instituto de Teknologio de Mumbajo (Mumbajo)
DEC
Map
Barata Instituto de Teknologio de Mumbajo
vdr

Ĝi estis establita en 1958. Ĉi tiu institucio estas konsiderata la tria plej bona teknologia universitato de Barato en 2007.[1]

La Barataj Institutoj de Teknologio estas grupo de universitatoj rekte administrataj de la barata registaro. Ili estas konsiderataj la plej bonaj universitatoj en la lando. [2][3] IIT Mumbajo estas la dua plej granda IIT kaj estis rangigita kiel la plej bona universitato de Barato en internacia rangolisto en 2014.

Organizo

redakti

La universitato havas teknikan kaj sciencan fokuson, ofertante ĉefe inĝenierajn programojn. La individuaj fakoj estas organizitaj kiel departementoj aŭ centroj kaj tipe ĉiu havas konstruaĵon sur la kampuso, kiu gastigas ĉiujn fakultatajn oficejojn kaj aŭditoriojn.

Departemento Mallongigo
Aerospaca Inĝenierarto AE
Biosciencoj kaj Bioinĝenierado
Kemia Inĝenierarto CL
Kemio CH
Civila Inĝenierarto CE
Komputado kaj Inĝenierarto CS
Tersciencoj GS
Elektrotekniko EE
Energiscienco kaj Inĝenierarto EN
Homstudoj kaj Sociaj Sciencoj HS
Industria Dezajna Centro ID
Matematiko MA
Mekanika Inĝenierarto MI
Metalurgia Inĝenierarto kaj Materiala Scienco MM
Fiziko PH
Centro Mallongigo
Centro por Esplorado en Nanoteknologio kaj Scienco CRNTS
Centro por Aerospaca Sistemdezajno kaj Inĝenierarto CASDE
Komputila Centro CC
Centro por Distancaj Inĝenieristikaj Edukprogramoj C-DEEP
Centro por Media Scienco kaj Inĝenierarto CESE
Centro de Studoj pri Rimeda Inĝenierarto CSRE
Centro por Teknologiaj Alternativoj por Kamparaj Areoj CTARA
Centro por Formala Dezajno kaj Konfirmo de Programaro CFDVS
Sofistika Analiza Instrumenta Instalaĵo SAIF

Referencoj

redakti
  1. DataQuest India 2008 Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120208132833) – India's 20 Top T-Schools in 2007.
  2. Institutions of Eminence: Date of Notification. Arkivita el la originalo je 2025-07-23. Alirita 2 July 2025 .
  3. . The Gazette of India (24 November 2018). Arkivita el la originalo je 24 May 2024.

Eksteraj ligiloj

redakti