Baptopatro

(Alidirektita el Baptofilo)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.
Por la samnoma 1972-a krima filmo, vidu la paĝon The Godfather.

BaptopatroBaptopatrino estas tiu, kiu en kristana religio prezentas personon, ofte infanon, al bapto, donas al ĝi ĝian nomon kaj estas spirita gvidanto de la baptito.

Simila rolo ekzistas okaze de la konfirmacio. La konfirmacia patro eble, sed ne deve identas kun la baptopatro.

Socia signifo de baptopatro estas, ke infano havu zorganton, eĉ se ĝiaj gepatroj mortas. Tia zorgo estas morala, sed ĝenerale ne leĝa devo, ĉar la leĝo de la plej multaj landoj ne agnoskas la rolon de baptopatro.