Bambuo
Bambuo estas grupo de lignecaj plurjaraj ĉiamverdaj plantoj el la herba familio de Poaceae, subfamilio Bambusoideae. Iuj el ĝiaj membroj estas gigantoj, formante la plej larĝajn anojn de la familio de herboj.
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Bambuseae Kunth ex Dumort. | ||||||||||||||
Kaj aliaj. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝia denaska lando estas Azio, kaj plejparte kreskas en la humidaj grundoj de Hindujo, Tajlando, Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo.
Tiu herbo de Azio tradicie utilis dum la ĉiutaga vivo por fari la tegmenton de la domo, la liton, la tason kaj la kuleron. Eblis traakvigi la kampojn per la ŝalmoj kaj rikolti per bamburastilo. Kiam la bebo naskiĝis, la umbilika ŝnuro estis fortranĉita fare de bambulameno. Kiam la maljunulo mortis, li estis entombigita en bambuĉerko.
En Hindujo ĝi estis la ligno de la malriĉulo, la frato en Vjetnamujo kaj la amiko de l'popolo en Ĉinujo.
Marco Polo sciigis al Eŭropanoj la utilon de tiu planto. Li parolis pri la ŝnuroj el bambuo utilaj por haŭli la boatojn aŭ fari la pendigitajn pontojn.
Kreskado de bambuzoj
redaktiBambuzoj estas tipa genro de bambuoj (bambusa el poacoj).
La bambuzo ne kreskas laŭ la sama maniero kiel la aliaj poacoj.
Estas du specoj de rizomoj. El unu nur unu ŝoso kreskas je la ekstremaĵo, kaj el tiu eliros radikoj. El la alia pluraj ŝosoj kreskigas plurajn ŝalmojn.
Kiam la junaj ŝosoj elgrundiras, tuj poste aperas la ŝalmo. La diametro de la ŝalmo estas je la definitiva grandeco. La kreskado estas do nur vertikala. La ŝalmo ne plu dikiĝos.
Kreskado de la folioj
redaktiKvalitoj de bambuo
redaktiMalpeza materialo
redaktiPost sekado, bambuŝalmoj perdas de 40 ĝis 70% el sia pezo.
Solida materialo
redakti1 cm2 da bambuo kapablas kontraŭi tiron de 4 tonoj sed 1 cm2 da ŝtalo fleksas sub forteco de unu tono.
Rapideco da kreskado
redaktiArbaro de bambuoj povas maturiĝi post 5 jaroj sed necesas atendi 20 jarojn antaŭ forhaki kverkon. La rekordo de kreskado estas 132 centimetrojn en 24 horoj.
Varmiga potenco
redakti2 kilogramoj da seka materialo havas la saman varmigan potencon kiel 1 litro de petrolo.
Ĝi estas ankaŭ fleksebla kaj malmultekosta.
Uzo de bambuoj
redaktiSkafaldoj
redaktiDomoj, pontoj, pilonoj
redaktiEĉ betono povas esti armita de bambuo.
Nutraĵo
redakti
Por la bestoj, ĝi estas 4 oble pli riĉa en proteinoj ol la tradiciaj cerealoj. Estas ankaŭ riĉa nutraĵo por la homoj kiuj ne deziras manĝi bestajn proteinojn. En Azio (ekz la ĉina kuirarto) oni multe uzas la ŝosojn de bambuo. Juna bambuŝoŝo estas manĝebla eĉ krude kiel saŝimo.
Kelkaj datoj pri la uzado de bambuo
redaktiEn 1880, Thomas Edison ne trovis taŭgan materialon por ekipi siajn ampolojn. Fine li provis per filamentoj de karbigita bambuo kaj ekbrilis la lumo.
En 1950, Paul-Émile Victor iris al Gronlando. Li kunportis ŝalmojn por subteni siajn signalilojn. Tiu materialo ne konduktas la varmecon de la suno, do ne fandigas la ĉirkaŭan neĝon.
En 1984, en Zuriko, (Svislando), kelkaj ĉinaj laboristoj konstruis turon alta je 25 metroj por ekspozicio, tute sen unu ŝraŭbo aŭ bolto. Necesis nur du monatoj por fini ĝin.
Mistero pri la florado de bambuoj
redakti
Tiu planto floras antaŭ ol morti. Kiam unu planto floras, ĉiuj de la sama speco floras samtempe en ĉiu ajn parto de la mondo, kaj ĉiuj poste pereas.
Phyllostachys bambusoïdes floris en 99 kaj ĉiujn 120 jarojn ĝi ankoraŭ floras. Oni transplantis kelkajn idojn de tiu planto en Anglujon, en Rusujon, en Japanujon kaj ĉiuj floras je la sama tempo.
La Ochlandra travancoria floras ĉiujn 30 jarojn. La Phyllostachys dulcis floras ĉiujn 67 jarojn.
La Meloccana baccifera floras ĉiujn 48 jarojn.
Bambuparko
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- http://www.brusselsgreentech.be/fr/news_details.php?news_ID=66 Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine [archive]
- http://www.pbs.org/wgbh/.../plant-vs-predator.html[rompita ligilo] -
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.americanbamboo.org Arkivigite je 2005-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.bambouseraie.fr
- http://www.inbar.int
- http://www.bamboooftheamericas.org Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.bambushecken.de
- http://www.bambusinformationen.de
- Bambuaro (de Phyllostachys edulis) en Kamakura, Japanio
- Manĝeblaj bambuŝosoj




