Baler

urbo de la Filipinoj
Larĝa panoramo en Baler
Larĝa panoramo en Baler

Baler, - tagaloge Bayan ng Baler - estas sesaklasa urbo (municipo) kaj mara havenurbo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Aŭroro. Baler havas 13 distriktojn.

Baler
municipo de la Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 684  (2024) [+]
Loĝdenso 483 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 45′ N, 121° 34′ O (mapo)15.758333121.5625Koordinatoj: 15° 45′ N, 121° 34′ O (mapo) [+]
Alto 118 m [+]
Areo 92,55 km² (9 255 ha) [+]
Baler (Filipinoj)
Baler (Filipinoj)
DEC
Situo de Baler

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baler, Aurora [+]
vdr
Provinca domo en Baler

Geografio

redakti

Baler situas en orienta marbordo de la insulo ĉe rivero [1]. Cabanatuan troviĝas 66, regiona ĉefurbo San Fernando (Pampango) 125, Kezonurbo 130, ĉefurbo Manilo 145, Tuguegarao 207, Legazpio (Albajo) 374, Cebuurbo 658, Dabao 1064, General Santos 1143 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Baler

Historio

redakti

En 1609 sep franciskanaj monaĥoj fondis Baler, kiu poste estis konvertita en indiĝenan vilaĝon en 1658. Granda ŝtormo detruis la vilaĝon en 1735, tial nova komunumo estis fondita jam en pli sekura loko.

En 1899 la lasta hispana garnizono en Filipinoj kapitulacis post sieĝo de Baler finante pli ol 300 jarojn da hispana rego en la lando. Tiu epizodo estas la kerno de la hispana filmo 1898: Los últimos de Filipinas.

Poste la usona kolonia periodo sekvis. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). En 1951 Baler fariĝis ĉefurbo de la subprovinco (kaj poste provinco) de Aŭroro.

Ekonomio

redakti

La ĉefa industrio de Baler estas la agrikulturo surbaze de rizoj kaj maizoj. Menciindas la fiŝkaptado kaj turismo.

Religio

redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj.

Trafiko

redakti

Baler estas atingebla per la marborda vojo el nordo kaj per alia vojo el interno de la insulo. Enurbe ĉefe tricikloj trafikas. La urbo havas havenon kaj proksime flughavenon.

 
Vojo en Baler

Klimato

redakti

Baler situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 3248 mm. En ĉiuj monatoj abunde pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ĝi varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Kirko en Baler

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans