Avon
Avon [prononco ˈeɪvən] estas rivero en la tradiciaj graflandoj Leicestershire, Northamptonshire, Warwickshire, Worcestershire kaj Gloucestershire en la centra parto de Anglio. La rivero, kiu sume longas 137 kilometrojn, interalie fluas tra la urbeto Stratford-upon-Avon. Tie vivis la verkisto William Shakespeare, kiu plurfoje en sia verkaro menciis la riveron kaj tial kaŭzis la internacian konatecon. Interalie, laŭ ĝi nomiĝis la Avon River (Ontario) de Kanado.
| Avon | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 154 km |
| Fluo | |
| Enfluejo | en la riveron Severn |
| Geografio | |
| Landoj | Unuiĝinta Reĝlando |
| Regionoj | Leicestershire |



