La atajala lingvo (ankaŭ taĵala, ataiyal, attayal, bonotsek, shabogala, taijyal, taiyal, takonan, tangao, tayal, tyal, yukan; ISO 639-3: tay) estas la lingvo de la atajala popolo de Tajvano[1] kaj apartenas al la formozaj lingvoj de la aŭstronezia lingvaro. La du ĉefaj dialektoj de la lingvo estas *squliq* kaj *c'uli'* (aŭ *c'ole '*). La lingvo estas konsiderata endanĝerigita. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inkluzivas la lingvojn seediq kaj la bunun.

Atajala lingvo
Mapo
natura lingvo moderna lingvo
Atayalic
Parolantoj 80 000
Skribo latina alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 tay
  Glottolog atay1247
Angla nomo Atayal
Franca nomo atayal
vdr

Ekde 2009 estis publikigitaj la Atayal-English Dictionary kaj pluraj gramatikoj. En 2002 estis publikigita traduko de la Biblio al la atajala. Lernolibroj estis ciferecigitaj kaj edukaj retejoj estis kreitaj, kiuj ebligas senpage kaj rete studi la atajalan kaj aliajn indiĝenajn lingvojn de Tajvano [2] . Wikipedia en la atajala lingva komencis funkcii komence de 2021[3]. La ekspansio de indiĝenaj lingvoj en Vikipedion malrapidiĝis ĉefe pro la manko de komuna kaj reguligita skribsistemo.

Statuso kaj parolantaro

redakti

La nombro da parolantoj de la lingvo estas taksita je 84 000. Ekde la 1990-aj jaroj, la atajala lingvo estas instruata en lernejoj kiel laŭvola fako en regionoj kie ĝi estas parolata[4].

En 2017, la tajvana parlamento aprobis leĝon, kiu levis la atajalan lingvon, kune kun aliaj lokaj indiĝenaj lingvoj, al la statuso de nacia lingvo. Tio garantias al ili, interalie, registaran subtenon por lingva promocio kaj instruado[5].

La atajalo estas, kune kun seediq, substrata lingvo de la jilana, japandevena kreola lingvo[6]. La kreola japana ankaŭ estis konsiderata dialekto de la atajalo, sed iuj atajaloj havis sufiĉe severan vidpunkton pri tio[7].

Alfabeto

redakti

Kiel aliaj minoritataj lingvoj en Tajvano, la atajala lingvo havas skribsistemon bazitan sur la latina alfabeto[8].

Fonologio

redakti

La atajala fonetika sistemo inkluzivas 19 konsonantojn, 6 vokalojn kaj 6 diftongojn. La akcento en atajala lingvo ĝenerale falas sur la lasta silabo.

Literaturo

redakti

(angle) Rau, DV "A grammar of Atayal" priskribas Squliq Atayal, Cornell University, 1992. 220 paĝoj.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. (en) Atayal, Ethnologue, alirite la 20-an de novembro 2021.
  2. (en) Spoken L1 Language: Atayal, Glottolog, alirite la 30-an de junio 2025
  3. (en) Atayal and Sediq added to Wikipedia’s languages, Taipei Times, la 17-an de aprilo 2021.
  4. (en) Atayal alphabet, prounciation and language omniglot.com. Alirite la 20-an de novembro 2021.
  5. (en) Indigenous Languages Development Act 14.6.2017. Ministry of Justice. Alirite la 20-an de novembro.2021.
  6. (eo) Abdulrosheed Fadipe, La jilana kreola lingvo de Tajvano: Revigligante la solan japan-bazitan kreolan lingvon en la mondo, eo.globalvoices.org, la 20-an de majo 2025
  7. (en) Yilan Creole in Taiwan: a Unique Case of Language Contact. TAM - Sin Yee Melody Li - SEALS 2021, YouTube
  8. (en) Atayal written with Latin script, scriptsource.org, alirite la 20-an de novembro 2021.