Ascain
komunumo en la departemento Atlantikaj Pireneoj de Francio

Ascain (eŭske: Azkaine) estas franca komunumo, situanta en la departemento Pyrénées-Atlantiques en la regiono Nova Akvitanio kaj en la historia provinco Lapurdo de Nord-Eŭskio. Ĝi estas la Lulilo de pelot-ludantoj kaj bastiono de la eŭska lingvo.
| Ascain | |||
|---|---|---|---|
|
Ĉefstrato de Ascain | |||
| komunumo en Francio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Nova Akvitanio | ||
| Departemento | Pyrénées-Atlantiques | ||
| Arondismento | Bayonne | ||
| Kantono | Saint-Jean-de-Luz | ||
| Komunumaro | Communauté de communes du Sud Pays Basque | ||
| INSEE kodo | 64065 [+] | ||
| Poŝtkodo | 64310 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 64065 | ||
| Retpaĝaro | mairie-ascain.fr | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Jean-Louis Fournier (2014-2020) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 097 (1999) | ||
| Loĝdenso | 163 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 21′ N, 1° 37′ U (mapo)43.3467-1.62Koordinatoj: 43° 21′ N, 1° 37′ U (mapo) | ||
| Alto | 52 m (min.: 5 m) (maks.: 883 m) | ||
| Areo | 19,27 km² | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
La komunumo adoptis plurajn ortografiojn laŭlonge de sia historio: Escan ĝis 1140, Scain en 1235, Azcayn en 1302, Scainh en 1450 kaj Ascaing en 1552.
Ascain formas sude landlimon kun Hispanio estante trairita de la rivero Nivelle kaj proksimas la montopinton Larrún aŭ La Rhune.
Ĝi havas limojn norde kun Saint-Jean-de-Luz, nordokcidente kun Ciboure, oriente kun Saint-Pée-sur-Nivelle, okcidente kun Urrugne, sudoriente kun Sare kaj sude kun Bera (Vera de Bidasoa), en la Navara Forua Komunumo.
Bildgalerio
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiTradukfonto
redakti| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Ascain" en la hispana vikipedio (fonta versio 76210469). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |



