Artur Mas
Artur MAS i Gavarró (n. en Barcelono, la 31-an de januaro 1956) estas ekonomikisto kaj politikisto el Hispanio, el liberala, naciisma kaj kataluna sendependisma ideologioj, prezidanto de la federacio Convergència i Unió kaj de Convergència Democràtica de Catalunya. Inter la 17-a de januaro 2001 kaj la 18-a de decembro 2003, li estis Ĉefkonsilisto de la Generalitato de Katalunio. Li estis la prezidento de la Generalitato de 23-an de decembro 2010 ĝis la 11-an de januaro 2016.

