Antoine Galland

franca orientalisto, numismato kaj tradukisto (1646–1715)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 11 dec. 2023.

Antoine GALLAND (n. la 4-an de aprilo 1646 en Somme – m. la 17-an de februaro 1715) estis franca orientalisto kaj arkeologo, kaj la unua eŭropa tradukisto de Mil kaj unu noktoj.

Antoine Galland
Persona informo
Antoine Galland
Naskiĝo 4-an de aprilo 1646 (1646-04-04)
en Rollot, Pikardio
Morto 17-an de februaro 1715 (1715-02-17) (68-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca persa araba turka vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Antoine Galland
Profesio
Okupo antropologo
arkeologo
tradukisto
kolektisto de fabeloj
porinfana verkisto
numismatikisto
orientalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo arkeologio traduko vd
Aktiva dum 1670– vd
Verkado
Verkoj Les Mille et Une Nuits vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1701 Galland estis akceptita en la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (Académie des Inscriptions et Belles-Lettres), kaj en 1709 li estis nomumita estro de la katedro de la araba en la Collège de France. Li estis aktiva ĝis sia morto en 1715.

Krom arkeologiaj esploroj, speciale en la areo pri numismatiko, li publikigis en 1694 kompilaĵon el arabaj, turkaj kaj persaj tekstoj, titolitan Paroles remarquables, bons mots et maximes des orientaux (poste tradukitan en la anglan kaj publikigitan en 1795). Inter liaj multnombraj verkoj nepublikigitaj estas versio de la Korano kaj Histoire générale des empereurs Turcs. Liaj taglibroj estis publikigitaj de Charles Schefer en 1881.