An-Nahar

libana arablingva ĉiutaga gazeto

An-Nahar ( arabe : النحار – "La Tago") estas ĉiutaga gazeto arablingva publikigita en Bejruto, Libano. Ĝi estis fondita en 1933 de Gebran Tueni kaj hodiaŭ estas unu el la plej grandaj gazetoj de Libano.

An-Nahar
taggazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 4-a de aŭgusto 1933 vd
Landoj Libano vd
Situo Bejruto
Fondintoj Gebran Tueni vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En la 1980aj jaroj, An-Nahar estis priskribita de The New York Times kaj Time Magazine kiel la gazeto de registro por la tuta araba mondo. [1][2]

An-Nahar estas konata kiel gazeto kun dekstra liberala kaj plurisma inklino, ĝin legas egale la libana intelektularo, studentoj kaj industriaj gvidantoj. Ĝi ankaŭ estas vaste distribuita eksterlande. Pro ĝia forte kontraŭ-siria sinteno, ĝi estas malpermesita en Sirio, kie aliaj gravaj libanaj ĉiutagaj gazetoj estas libere haveblaj.

La retejo estas tre ampleksa kaj kovras aktualajn internaciajn, regionajn kaj lokajn temojn. Indas rimarki, ke inter la multaj kromproduktoj, "Al Mulhaq", la kultura suplemento, estas probable la plej bona inter la arabaj ĉiutagaj gazetoj. [3]

Inter la elstaraj kontribuantoj al an-Nahar estis la verkisto kaj kritikisto Elias Khoury, kiu redaktas la semajnan kulturan aldonaĵon al-Mulhaq (publikigitan ĵaŭdojn), kaj, antaŭ lia atenco, la historiisto, ĵurnalisto kaj politika aktivulo Samir Kassir .

An-Nahar estas hodiaŭ la plej granda libana ĉiutaga gazeto kun eldonkvanto de 40 000 ekzempleroj kaj estas konsiderata la "liberala flagŝipo de la lando".

Referencoj

redakti
  1. "U.S. and P.L.O. said to be Close to Accord on a Guerrilla Pullout", 6 August 1982.
  2. William Edgett Smith (16 August 1982). "Beirut Goes Up in Flames". Time. Retrieved 6 May 2022. Countless buildings in the Hamra area were badly damaged, including the Information Ministry and the headquarters of An Nahar, the newspaper of record for the entire Arab world.
  3. Mapping Digital Media: Lebanon. Open Society Foundations (15 March 2012). Alirita 19 September 2013 .

Eksteraj ligiloj

redakti