Aldozo
Aldozoj estas monosaĥaridoj, do karbonhidratoj, kiuj kontraŭe al la ketozoj portas sian karbonil-funkcion en ĉenfina pozicio. Per la kunmeto kun la vortero "aldo-" oni informas pri la aparteno al la aldozoj: Oni parolas pri aldoheksozoj, aldopentozoj ktp.

La oksidiĝo de la aldehidgrupo de la aldozoj liveras aldonacidojn, ĝia redukcio alditolojn.
Listo de aldozoj
redakti- triozoj: glicerinaldehido
- tetrozoj: eritrozo, treozo
- pentozoj: ribozo, arabinozo, ksilozo, liksozo
- heksozoj: alozo, altrozo, glukozo, manozo, gulozo, idozo, galaktozo, talozo