Agentejoj de la Eŭropa Unio

La Agentejoj de la Eŭropa Unio[1] estas instancoj regataj de publika juro kun propra jura personeco aparta de la ĉefaj eŭropuniaj institucioj (Komisiono, Parlamento, Konsilio de Ministroj, ktp.). Ili estis kreitaj kun la celo de geografia malcentralizo kaj la malkoncentriĝo de iuj teknikaj aŭ sciencaj taskoj de la Eŭropa Unio.

Historio

redakti

La principo de malcentralizo de la organoj de Eŭropa Unio devenas de la 1970-aj jaroj kun la kreado de la Eŭropa Centro por la Disvolviĝo de Profesia Trejnado kaj la Eŭropa Fondaĵo por la Plibonigo de la Vivo kaj Laborkondiĉoj.

Dua serio de agentejoj estis kreita en la 1990-aj jaroj kun senkaŝa deziro al dislokadigo.

Kun la apero de la novaj kolonoj de la Eŭropa Unio, tria grupo de agentejoj estis kreita de 2003.

Kun la validiĝo de la Lisbona Traktato la 1-an de decembro 2009, la kolona strukturo de la Eŭropa Unio malaperis. La kategoriigo de agentejoj laŭ la kolono, al kiu ili apartenas, ankaŭ malaperis.

Ĉar la agentejoj estis kreitaj laŭ-kaze laŭ la specifaj bezonoj de la Eŭropa Unio, ilia funkciado ne estas tre normigita. En 2012, Eŭropa Unio adoptis ĝeneralan orientiĝon por harmoniigi la agentejojn, plifortigi ilian koherecon kaj ilian efikemon[2]. Fine, tiuj reguloj devus precipe influi la nomojn de agentejoj.

Buĝeto

redakti

La totala buĝeto de la agentejoj (ĉiuj kategorioj kombinitaj krom CRU/SRB) sumiĝis al 4,2 miliardoj da eŭroj en 2018 (kompare kun 3,5 miliardoj da eŭroj en 2017)[3].

Listo de la agentejoj

redakti

Malcentralizigitaj agentejoj

redakti
NomoKodoSidejoFondodatoMembroŝtatoj, kunlaborantoj kaj observantoj
Ununura Rezolucia EstraroCRU (SRB)Bruselo2014Anoj de EU
Eŭropa Aŭtoritato pri LaboradoAET (ELA)Bratislavo2019Anoj de EU
Eŭropa Agentejo pri Ofica Sekureco kaj SanecoEU-OSHABilbao1994Anoj de EU, kaj observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
Eŭropa Agentejo pri la Disvolviĝo de Profesia TrejnadoCedefopTesaloniko1975Anoj de EU, kaj observantoj: Islando, Norvegio
Eŭropa Fondaĵo por Plibonigo de la Viv- kaj LaborkondiĉojEUROFOUNDDublino1975Anoj de EU, kaj observantoj: ELKA
Eŭropa Vivmedia AgentejoEEAKopenhagen1994Anoj de EU, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Svislando, Turkio, kunlaborantoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Nord-Makedonio, Serbio
Eŭropa Instituto de Novigo kaj TeknologioIETBudapeŝto2010Anoj de EU
Eŭropa Fondaĵo por TrejnadoETFTurino1994Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Eŭropa Observejo pri Drogoj kaj ToksomaniojOEDTLisbono1993Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, Norvegio, Turkio, observantoj: Konsilio de Eŭropo, Monda Organizaĵo pri Sano
Eŭropa Agentejo pri KuracilojEMAAmsterdamo1995Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
Oficejo pri Intelekta Proprieto de Eŭropa UnioEU IPOAlikanto1999Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Komuna Oficejo pri Vegetaĵa DiversecoOCVVAngers1994Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa UnioCDTLuksemburgo 1994Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Eŭropa Instanco pri Nutraĵa SekurecoEFSAParmo2002Anoj de EU, kaj observantoj: Eŭropa Komisiono, Islando, Norvegio, Svislando
Eŭropa agentejo pri Mara SekurecoAESMLisbono2002Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Islando, Norvegio
Eŭropa Aviada Sekureca AgentejoAESAKolonjo2003Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Svislando, kaj observantoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Serbio
Eŭropa Agentejo pri Sekureco de Retoj kaj InformoENISAIraklio2005Anoj de EU
Eŭropa Centro pri Preventado kaj Konrolado de MalsanojECDCStokholmo2005Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
Agentejo de Eŭropa Unio por la Kosma ProgramoEUSPAPrago2021Anoj de EU
Agentejo de Eŭropa Unio pri FervojojERAValenciennes kaj Lillo2004Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Norvegio
Agentejo de Eŭropa Unio pri Fiŝkapta KontroladoEFCAVigo2005Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Agentejo de Eŭropa Unio pri KemiaĵojECHAHelsinko2007Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Norvegio
Eŭropa Instituto pri Genra EgalecoEIGEVilno2007Anoj de EU
Agentejo de Eŭropa Unio por Trejnado de PolicoCEPOLBudapeŝto2005Anoj de EU, kunlaborantoj: Islando, Norvegio, Svislando
EŭropoloEuropolHago1999Anoj de EU
Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa UnioEurojustHago2002Anoj de EU
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa UnioFRAVieno2007Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Konsilio de Eŭropo
Agentejo de Eŭropaj Reguligistoj de Elektronikaj KomunikadojORECERigo2010Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Eŭropa Konsilio pri Sistema RiskoESRBFrankfurto2010Anoj de EU
Agentejo por la Kunlaboro de Energiaj ReguligistojACERLjubljano2011Anoj de EU
Eŭropa Banka AŭtoritatoABE (EBA)Parizo2011Anoj de EU
Eŭropa Aŭtoritato pri Financaj MerkatojAEMFParizo2011Anoj de EU
Eŭropa Aŭtoritato pri Asekuro kaj Profesiaj PensiojEIOPAFrankfurto2011Anoj de EU
Agentejo por Azilo de Eŭropa UnioBEAMA (EASO)La-Valeto2011Anoj de EU
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justecoEU-LISATalino2012Anoj de EU
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj PatrolojEBCG (Frontex)Varsovio2016Anoj de EU krom Irlando kaj anoj de Schengen-spaco
Eŭropa Agentejo pri DefendoEADBruselo2004Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, kunlaboranto: Norvegio

Plenumaj Agentejoj

redakti

Temas pri instancoj respondecaj por plenumi iujn taskojn rilate al Komunumaj politikoj. Ilia ĉefsidejo estas aŭ en Bruselo aŭ en Luksemburgo.

Agentejoj pri la komuna sekureca kaj defenda politiko

redakti
NomoKodoSidejoFondodatoMembroŝtatoj, kunlaborantoj kaj observantoj
Eŭropa Agentejo pri DefendoEADBruselo2004Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, kunlaboranto: Norvegio, Serbio, Svislando
Instituto pri Esploro pri SekurecoIESUEParizo2001Anoj de EU
Sputnika centro de Eŭropa UnioEUSCTorrejón de Ardoz2002Anoj de EU

Referencoj

redakti