Aelfric
Aelfric de Eynsham (ĉ. 955 - ĉ. 1010), anglosaksa ekleziulo kaj verkisto.
| Aelfric | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 949 en Reĝlando Anglio | ||||
| Morto | 30-an de novembro 1009 (60-jaraĝa) en Reĝlando Anglio | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Etno | Anglosaksoj vd | ||||
| Lingvoj | mezepoka latino • anglosaksa vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto ĉefepiskopo teologo gramatikisto hagiografo abato | ||||
| Aktiva en | Eynsham vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Glossary ❦ Grammar ❦ Old English De temporibus annis ❦ De falsis deis ❦ Bible ❦ Lives of saints ❦ List of names ❦ Sermons ❦ Letters vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis benediktano instruata de Sankta Aethelwold, episkopo de Winchester de 963 al 984. Li subtenis la dekcentjarajn reformojn de la monaĥa vivo.
Ĉe la abatejo de Cerne, Dorset, li instruis la monaĥojn kaj verkis du arojn de mallongaj sermonoj. En la anglosaksan li tradukis traktaton de Bede kaj partojn de la Biblio. Li verkis lernolibron pri la latina gramatiko kaj latinan glosaron, kaj pro tio li estis nomata "Aelfric Grammaticus" (Aelfric la Gramatikisto); kaj ankaŭ Colloquium, kiu estis dialogaro kun paralelaj latinaj kaj anglosaksaj tekstoj: la Colloquium, en kiu instruisto kaj lernantoj alprenas la rolojn de metiistoj kaj priparolas la ĉiutagan vivon, estis grava fonto por la socia historio de la epoko. Aliaj verkoj estis biografetoj de sanktuloj.
Li iĝis abato de Eynsham, Oxfordshire, kie li kompilis mallongan biografion de lia antaŭa instruisto Sankta Aethelwold.
Dum la mezepoko liaj verkoj estis multe legataj en Anglio, kaj ili estis la unuaj anglosaksaj verkoj eldonataj en presata libro.

