Abraham Senior
Abraham SENIOR estis juda kortegano en Hispanio dum la 15-a jarcento (Segovio, 1412 - 1493).
| Abraham Senior | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| אברהם סניור | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | אברהם סניור | ||||
| Naskiĝo | 25-an de aprilo 1412 en Segovio | ||||
| Morto | post 1496 en Hispanio | ||||
| Tombo | Chapel of the Calvary (en) | ||||
| Religio | juda, kristana | ||||
| Nacieco | hispana | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Pablo de Coronel (en) | ||||
| Infanoj | Íñigo López Coronel (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | rabeno, bankiero, konsilanto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis rabeno, bankiero de la hispana kortego kaj konsilanto de la Katolikaj Gereĝoj, Izabela la 1-a de Kastilio kaj Fernando la 2-a de Aragono. Li konvertiĝis al kristanismo pro la Dekreto de la Alhambro, kiun li multfoje provis aboli.
Biografio
redaktiAbraham Senior estis, kiel Isaac Abarbanel, unu el la «judaj korteganoj» influhavaj en la kortego de la hispanaj gereĝoj. Danke al sia inteligenteco, sia riĉeco kaj sia aristokrata vivostilo, li estis alte aprezita de la hispana nobelaro.
Li ludis gravan rolon kiel peranto en la interkonsento pri edziĝo de Izabela kaj Fernando. Tiu edziĝo okazigis unuiĝon de Hispanio. Komence de 1473, li sukcesis repacigi reĝinon Izabela kaj ŝian duonfraton Henriko la 4-a de Kastilio. Dum sia tuta vivo, Abraham Senior estis alte estimita de la reĝino Izabela. Pro liaj servoj, ŝi atribuis al li tutvivan renton po 100 000 maravedoj jare.
Kun Isaac Abarbanel, Abraham Senior grandparte financis la militon kontraŭ la maŭroj de la Regno Granado. La 2an de januaro 1492, post dekjara senĉesa konflikto, kiu multe kostis kaj en mono kaj en homaj vivoj, la maŭroj finfine malokupis la fortreson Alhambro, ilian lastan teritorion en Hispanio.
La 31an de marto 1492, la Katolikaj Gereĝoj proklamis la dekreton de la Alhambro, kiu ordonis ellandiĝon de ĉiuj judoj el ĉiuj teritorioj de la hispana reĝo antaŭ la 31an de julio 1492, krom se ili kristaniĝas. Pro siaj gravaj servoj al la reĝlando, Abraham Senior kaj Isaac Abarbanel petis escepton de la reĝino, sed la dekreton oni aplikis ankaŭ al ili.
Isaac Abarbanel malkonsentis konvertiĝi kaj forlasis Hispanion. Male Abraham Senior, kiu tiam aĝis 81, konsentis kristaniĝi. Li estis baptita la 15an de junio 1492 en Valadolido. La reĝino estis baptopatrino kaj la reĝo baptopatro. Tiam li ricevis kristanan nomon Ferrad Perez Coronel.
Eksteraj ligiloj
redakti- En Juda Enciklopedio, artikolo pri Abraham Senior, verkita de Meyer Kayserling kaj Louis Ginzberg [1] (en la angla)

